Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 janvier 2014 2 28 /01 /janvier /2014 14:39
Brazilo : la malapero de jaguaroj endanĝerigas la atlantikan arbaron

28/01/2014

La jaguaro estas malaperanta en la atlantika trokipa arbaro, kio endanĝerigas tiun brazilan praan arbaron de kiu restas nur 7% laŭlonge de la sud-orienta marbordo.

Laŭ studaĵo efektivigita de la Brazila centro pri esplorado kaj konservado de karnivoraj mamuloj (Cenap) diskonigita lundon 27an de januaro, restas nur 250 plenaĝaj jaguaroj en la atlantika arbaro, t.e « malkreskado de 80% en la dekkvin pasintaj jaroj ». La plej zorgodona afero estas ke apenaŭ 20% el la restantaj jaguaroj, kvindeko, estas seksmaturiĝintaj.

Tial ke la jaguaro estas ĉekape de la nutraĵa ĉeno, la tuta biodiverseca areo je 7,4 milionoj da hektaroj estas minacita, substrekas Ronaldo Morato, ĉefo de Cenap. Tiu feliso estas predanto de herbomanĝantoj kiel cervo aŭ kapibaro, kaj ĝia malapero povus estigi median malekvilibron, kaj « baldaŭan finon de la atlantika arbaro ».

Brazilo : la malapero de jaguaroj endanĝerigas la atlantikan arbaron

EKOSISTEMO PLEJ DAMAĜITA EL BRAZILO

Inter la ĉefaj kialoj de impresa malkreskado de la nombro de jaguaroj, figuras ĉasado kaj buĉado. La kultivistoj ne hezitas mortigi jaguaron kiu manĝis bovinon, laŭ la biologisto Pedro Galetti el Folha.

Cenap komencos venontsemajne novajn esploradojn por kolekti informojn pri la restantaj mamuloj, uzante satelitajn bildojn por identigi kiujn areojn el « Mata Atlântica » estas fakte frekventataj de la jaguaroj, en la celo pli bone protekti ties loĝlokojn.

La atlantika arbaro estas la plej damaĝita ekosistemo en Brazilo. Ĝi antaŭe kovradis 15% el la tuta brazila teritorio kaj jam malaperis je preskaŭ 93%. Nur restas 28.600 km2, plejparte en arbaraj rezervejoj, laŭ la Fondaĵo SOS Mata Atlantica. Tiu ekosistemo estis deklarita Natura Heredaĵo fare Unesko en 1999.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2014/01/28/bresil-la-disparition-du-jaguar-met-en-peril-la-foret-atlantique_4355422_3244.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }