Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 décembre 2013 4 19 /12 /décembre /2013 23:06
Usono : preskaŭ ĉiuj kokidoj estas infektitaj

19/12/2013

Preskaŭ ĉiuj kokidoj aĉetitaj en superbazaroj estas infektitaj per danĝeraj bakterioj kiel salmonelojE. coli, asertas la influhava magazeno de usonaj konsumantoj Consumer Report publikigita hodiaŭ.

Tiu magazino eksplikas ke « la analizo tra Usono evidentigis bakteriojn potenciale danĝerajn en preskaŭ ĉiuj kokidoj, inkluzive la ekologiaj markoj ».

« Pli ol duono el la provpecoj », aĉetitaj en julio, « entenis infektantajn fekaĵojn » kaj « ĉirkaŭ duono entenis almenaŭ unu bakterion rezistantan al tri aŭ kvar antibiotikoj inter la plej kutime preskribitaj », detaligas la artikolo.

La magazino substrekas ke ĉiuj distribuaj ĉenoj kaj ĉiuj markoj (Wal-Mart, Tyson, America's Choice, Whole Foods, Traders' Joe... ktp) estas tuŝataj.

Ĝi aparte akuzas la markon Foster Farms kies tri uzinoj el la usona sud-okcidento estas je origino de salmoneloza epidemio aparte vigla aperinta ĉi-somere en Usono, kaj kiu ne lanĉis kampanjon pri reveno de la varoj.

« Kio ne taŭgas en la preferita viando de la usonanoj ? » demandas la magazino, kiu memorigas ke la Usonanoj konsumas po averaĝe 40 kilogramojn da kokidaĵo ĉiujare.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2013/12/19/97001-20131219FILWWW00537-presque-tout-le-poulet-americain-est-contamine.php

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }