Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 décembre 2013 6 21 /12 /décembre /2013 16:57
Rusio : amnestio por la kantistino de la muzik-grupo Pussy Riot kaj la aktivuloj de Greenpeace

21/12/2013

La rusaj deputitoj aprobis la 18an de decembro amnestian leĝon okaze de la 20a datreveno de la rusa konstitucio.

Tagon poste, Vladimir Putino konfirmis ke ambaŭ membroj de la muzik-grupo Pussy Riot, kiuj suferas punon je du jaroj da mallibereco pro kanto de punka preĝo en februaro 2012 en la katedralo de Moskvo, estos liberigitaj.

La kulpo pri huliganismo kiu pezis sur la 30 membroj de Greenpeace, post agado kontraŭ petrola platformo en Rusa arkto, estis forlasita.

Vladimir Putino aliparte deklaris ke li liberigos la politikan opoziciulon Mikhaïl Khodorkovski, en malliberejo de 2003 en Siberio.

« Tiuj anoncoj pri S° Kodorkovski, Pussy Riot kaj Arctic30, ne devas kaŝi la malobservadojn pri homaj rajtoj en Rusio », substrekas la asocio Russie-Libertés.

Ankaŭ Internacia Amnestio relativigas la signifon de tiu leĝo kiu « ne forstrekos la kondamnodosierojn de ĉiuj, kiuj estas malprave kondamnitaj.

Ĝi ankaŭ ne aplikiĝos al ĉiuj, kiujn Internacia Amnestio konsideras kiel politikaj malliberuloj ».

La amnistio koncernas malpli ol 1.500 malliberuloj (rusaj parlamentanoj prefere parolas pri 25.000 personoj koncernataj de la teksto) el la ĉirkaŭ 700.000 kiujn enkalkulas Rusio, laŭ la rusa Konsilio pri homaj rajtoj.

Kelkajn semajnojn antaŭ la Olimpiaj ludoj de Soĉi, Vladimir Putino sendas kelkajn trankviligajn signojn fronte al mobilizita junularo kiu atendas reformojn kaj liberecon.

http://www.bastamag.net/Poutine-veut-liberer-tres

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }