Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 décembre 2013 5 20 /12 /décembre /2013 15:38
Nord-Koreio : kiu volas ĝui kristnaskon en tiu lando?

20/12/213

Travivi kristnaskon kun la bofamilio lacigas vin?

La ĉina vojaĝagentejo Taedong Travel proponas ĝui Kristnaskon en Nord-Koreio.

Por iom pli ol 800 eŭroj, la vojaĝantoj foriros per trajno de Pekino, en Ĉinio, por travivi kvin tagojn en Pjongjango.

Nord-Koreio, kiu longtempe malpermesis eniron en la landon al la eksterlandanoj dumvintre, proponas ĉi-jare amplekson de la turisma periodo, laŭ Radio Free Asia, citita de la sud-korea novaĵagentejo Yonhap.

Laŭ Emily Qiu el la agentejo Taedong Travel cititaj de Business Week, jam 15 personoj jam enskribiĝis, inter kiuj Britoj, Germanoj, Francoj kaj Usonanoj :

« Nord-Koreio estas la plej sekura loko en la mondo. Se vi deziras festi Kristnaskon ĉi-tie, vi estas bonvenaj. Ni estas nur turistoj, vojaĝantoj – ni estas nek ĵurnalistoj nek soldatoj, do ni estas en sekureco. »

Nord-Koreio, malforta, montriĝas pli « akceptema » koncerne la turistoj por plenigi siajn kasojn, plu laŭ Emily Qui en Business Week: « kvazaŭ ĉiuj agentaj kostoj estas repagitaj al Nord-Koreio, sed ni ricevas procentaĵon. »

Antaŭ ol subskribi, se vi neniam maltrafas noktomezan meson, sciu ke Nord-Koreio estas listigita inter la plej malamikaj landoj por kristanoj, laŭ raporto de 2010 de la Usona komisiono pri religia libereco en la mondo, aŭ raporto de Internacia Amnestio de 2012 pri la « persekutadoj » kies viktimoj estas « evangeliaj protestantoj venintaj de sudo (…) kutime arestitaj kaj enprizonigitaj ».

Miloj da kristanoj estas ĵetitaj en laborkampojn, kutime torturitaj, kelkafoje murditaj en la nomo de Ŝtata ateismo.

En 2009, laŭ la sud-koreaj NRO-j, virino estis publike ekzekutita ĉar ŝi disdonis bibliojn en la urbo Riongŝon.

Pasintan aprilon, raportas New York Times, la usona Kenneth Bae estis kondamnita je 15 jaroj da laborkampo pro sia aktiveco de kristana misiisto.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }