08/12/2013
Paralele, firmaoj laborantaj por la esplorkonstruejo en Italio estis viktimoj de agresoj dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo.
La italaj « Anonimuloj » ĝojas, en interreto, pri la nedisponebleco de la retpaĝo www.ltf-sas.com, de Fervoja Liono-Torino (FLT), firmao taskita pri studaĵoj koncerne la internacian parton de la nova miksa fervojo inter Liono kaj Torino.
FLT konfirmas la atakon, emfazante ke la retpaĝaro en si mem ne estas piratita, sed ke ĝi estas nealirebla pro tro granda nombro da konektiĝoj sendube rezultantaj de kunaranĝita agado.
Similaj informadikaj agresoj jam estis menciitaj pasintece. Ili ĉesas principe post kelkaj horoj, sed tiu-ĉi daŭras de sabato vespere.
Paralele, almenaŭ tri firmaoj laborantaj por la esplorkonstruejo Maddalena, en Chiomonte apud Susa, estis celitaj, dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo, fare de aktivuloj « No Tav », raportas la ĵurnalo La Repubblica en ties retpaĝaro.
Malamikaj afiŝtabuloj estis metitaj ĉe la enirejo de iliaj lokaloj.
La Digos, itala sekcio taskita pri interna informoj kaj Ŝtatsekureco, komencis enketon.