17/12/213
Tio estas morto de supermezura projekto : dek du hoteloj po 3.000 ĉambroj, inkludante kazinojn aŭ golfludojn, en Madrido.
La usona grupo Las Vegas Sands anoncis la 13an de decembro ke ĝi rezignas investi pli ol 30 miliardojn da dolaroj en tiu kontestita projekto nomita « Eurovegas ». La direktoro de Las Vegas Sands, Sheldon Adelson, 16a tutmonda riĉulo, promesis kreadon de 164.000 rektajn postenojn kaj 97.000 nerektajn.
« Panaceo » por lando suferante pri 26% da senlaboreco! Sed interŝanĝe kontraŭ la kreado de miloj da postenoj, la usona magnato postulis modifon de la laborjuro, de la socia protektado, kaj reviziado de prevento kontraŭ blankigo de mono…
Dum instalo de la unua ŝtono estis antaŭvidita fine de 2013, novaj postuloj de la usona grupo finmortigis la projekton.
Reprezentantoj de la registaro elvokis « novajn fiskajn kondiĉojn (…), restriktojn en la eniro de novaj operatoroj sur la merkato kaj juran protektadon de ĝia investado ». Nek la hispana registaro, nek la Eŭropa komisiono akceptis tiujn kondiĉojn.
Ankaŭ la mobilizado de la platformo Eurovegas No estis decidiga.
Publikigante multajn raportojn pri la ekonomiaj kaj mediaj efikoj de la mega-projekto, ĝi « kontribuis klerigi la socion » kaj « haltigi sensencan projekton », substrekas la federacio Ecologistas en Acción.
Sed ilia slogano « Nek ĉi-tie, nek aliloke » plu restas aktuala. La kompanio Las Vegas Sands asertas nun ke ĝi serĉas « oportunecojn en Azio ».