Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 décembre 2013 1 16 /12 /décembre /2013 16:12
Germanio : Labourstart kampanjo : striko de la dungitoj en la firmao "Amazon"

16/12/2013

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/striko-de-la-dungitoj-en-la-firmao-amazon

La sindikato Verdi asertas ke la salajruloj de la usona giganto pri e-komerco ĉesigos la laboron en la logistikaj centroj en Bad Hersfeld kaj Leipzig kaj, por la unua fojo, en Grabeno.

Delegacio de germanaj laboristoj ankaŭ antaŭvidis manifestacii antaŭ la sidejo de la firmao en Seattle, en Usono, kun la subteno de usonaj sindikatoj.

Mardon, salajruloj de la laborloko en Werne, en Germanio, siaflanke manifestacios, precizigis Verdi.

La sindikato volas trudi Amazon-n meti siajn salajrulojn sub la reĝimo de la kolektiva konvencio valida en Germanio en la sektoroj de distribuado kaj perpoŝta vendado.

La trusto, kiu dungas preskaŭ 9.000 personojn en Germanio, opinias siaflanke ke siaj dungitoj en la laborlokoj de Leipzig kaj Bad Hersfeld laboras en logistiko kaj ke siaj salajroj estas pli altaj ol la averaĝaj observataj en tiu sektoro.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }