Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 décembre 2013 7 01 /12 /décembre /2013 18:19

01/12/2013

« Kolerega tago », tia estas la nomo donita al la ĉi-sabataj manifestacioj en Israelo kaj en la Palestinaj teritorioj.

La partoprenantoj kontraŭstaras la konfiskadon de palestinaj teroj, sed ankaŭ la projekton de israela leĝo pri delokigado de ĉirkaŭ 40.000 Beduenoj el la dezerto Negevo, al novaj urboj sude de Israelo.

Alfrontiĝoj okazis kun la israelaj policistoj, interalie en Ramalaho.

RAPORTO DE SPECIALA SENDITO

Kvindeko da Palestinanoj defiladas apud Ramalaho, en areo kontrolita de la israela armeo. Ili direktiĝas al la kolonio Beit El kaj krias sloganojn kontraŭ la konfiskado de iliaj teroj.

Subite, aliflanke de kradaĵo, kolonianoj ekprenas armilojn kaj pafas.

Vunditoj ne estas, la manifestaciantoj returniras.

« Tiu kolonio estas interne de Cisjordanio, ĝi estas neleĝa. Ni volas elpeladi la kolonianojn. Tio estas nia rajto, estas nia tero » reagas Ŝirin.

Tiu kolera tago estas ankaŭ solidareca tago kun la Beduenoj de Negevo. Pluraj dekoj da miloj da ili riskas elpeladon fare de la israelaj aŭtoritatoj, kiel klarigas Tajeb : «Mi estas de Nablus kaj mi venis manifestacii ĉi-tien kontraŭ la projekto de etna purigado de la Negevaj Beduenoj. Beduenoj aŭ aliaj, ili estas homoj! Ni ĉiuj devas mobiliziĝi, Palestinanoj, kontraŭ tiu israela projekto

La manifestacio ne daŭras longtempe. Post kelkaj minutoj, la israela armeo intervenas : kaŭĉukaj kugloj, plorigaj kaj surdigaj grenadoj, kelkaj arestadoj kaj la defilado disiĝas.

ATESTO

Esam Bakr estas palestina aktivulo de Ramalaho. Li defiladis por subteni la Beduenojn ĉi-sabate. Ĉi-sube, liaj klarigoj :

«Ni manifestacias kontraŭ la leĝprojekto Prawer, kiu antaŭvidas delokigi la palestinanojn el la regiono Negevo

Ni protestas kontraŭ la etna purigado de la palestina popolo, forpuŝita el sia propra tero. Ni ankaŭ volas lanĉi mesaĝon por diri ke la palestinanoj estas unuiĝintaj.

Ĉu en Negevo, ĉu en la palestinaj teritorioj, en Cisjordanio, Gazao, ene de la verda linio, ni aktivas kaj rezistas kontraŭ armeo, sed ankaŭ kontraŭ la kolonianoj. La kolonianoj atakas niajn domojn, niajn moskeojn, detruadas niajn arbojn, malhelpas la terkultivistojn aliri iliajn terojn. Kontraŭ ĉio tio ni protestas kaj daŭrigos nian batalon. »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }