Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 décembre 2013 2 17 /12 /décembre /2013 13:57

17/12/2013

Internacia Amnestio akuzis, lundon 16-an de decembro, la aŭtoritatojn de Barejno pri torturo kontraŭ infanoj, arestitaj dum la tumultoj kiuj skuas tiun landeton de Golfo de 2011.

« Dekoj da infanoj (…) estis frapitaj kaj torturitaj dum la du lastaj jaroj », skribas la organizaĵo pri homrajtoj, aldonante ke kelkaj estis « minacitaj pri seksperforto por eltrudi konfesojn.

Arestante kaj detenante neplenaĝajn suspektitojn, la aŭtoritatoj de Barejno elmontras evidentan malestimon por siaj internaciaj devoj koncerne homrajtojn », opinias Saïd Boumedouha, kundirektoro por Mez-Oriento kaj Nord-Afriko.

« Ĉiuj infanoj malpli ol 18-jaraj, kiuj ne plenumis pruvitajn deliktojn, devas esti tuj liberigitaj », li petas, instigante la aŭtoritatojn de Manamo enketi pri « ĉiuj asertoj pri torturo kaj malbonaj traktadoj ».

Laŭ la organizaĵo, almenaŭ 110 adoleskantoj aĝaj je 16 ĝis 18-jaraj estis detenitaj en Dry Dock, malliberejo por plenkreskuloj, dum ilia pridemandado aŭ proceso pro partopreno al manifestacioj.

La infanoj malpli ol 15-jaroj, kondamnitaj kaj detenitaj en centro por neplenaĝuloj, estas viktimoj pri ekcesoj dumnokte, kiam la sociaj agentoj finas ties laboron fine de la tago, indikas la NRO.

« PRIKONSIDERI ANSTATAŬIGAJN PUNOJN POR LA INFANOJ »

Amnestio memorigas ke Barejno procedis en aŭgusto al leĝan amendon pri la rajtoj de neplenaĝuloj, antaŭvidante malliberejon aŭ mon-punon por la patro de infano kiu partoprenas manifestaciojn.

Barejno estas subskribanto de la UN-Konvencio pri infanrajtoj, memorigas Amnestio, emfazante ke tiu konvencio eksplicite malpermesas torturon aŭ iu ajn alian traktadon kruelan, nehumanan aŭ malnobligan. Ĝi alvokas Barejno-n « prikonsideri anstataŭigajn punojn por la infanoj kiuj plenumis krimajn deliktojn », kiel socia servo.

Barejno estas skuita de februaro 2011 de kontestada movado gvidata de Ŝijaismanoj, plimultaj en tiu lando de Golfo, kontraŭ la Sunaisma dinastio Al-Khalifa. Fronte al persistemo de tiu movado, kiu ĉefe postulas konstitucian monarĥion, la potenco plipezigis ĉi-somere la punojn por la perfortaj farantoj kaj adoptigis mortopunon aŭ ĝismortan malliberejon okaze de mortoj aŭ vunditoj.

La aŭtoritatoj ankaŭ malpermesis la manifestaciojn en Manamo. Laŭ la Internacia Federacio de homaj rajtoj, 89 personoj estis mortigitaj en Barejno de post la komenco de la kontestado.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2013/12/16/amnesty-accuse-bahrein-de-torturer-des-enfants-en-detention_4334807_3218.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }