Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 novembre 2013 3 27 /11 /novembre /2013 22:40

27/11/2013

Pli ol 11.000 infanoj estis mortigitaj en la siria konflikto, inter kiuj 128 per kemiaj armiloj kaj 389 pafitaj de embuskitaj pafantoj, laŭ raporto publikigita pasintan dimanĉon de la brita esplorcentro Oxford Research Group.

Laŭ tiuj informoj, 11.420 siriaj infanoj, aĝaj je 17 jaroj aŭ malpli, estis mortigitaj inter la komenco de la konflikto en marto 2011 kaj fine de aŭgusto 2013, inter la 113.735 civilaj kaj batalantaj mortintoj censitaj.

En la 10.586 infanoj, kies morto estis precizigitaj, 7.557 t.e 71% estis mortigitaj de « eksplodaj armiloj (aerbombadoj, artileriaj pafoj, bombaj atencoj, veturiloj), t.e la armilaro plej mortiga por la infanoj en Sirio », notas la raporto, kiu baziĝas sur la datumoj de pluraj siriaj organizaĵoj.

« La pafoj de malpezaj armiloj kulpas pri la morto de unu infano el kvar – 2.806 infanoj, 26,5% el la tuto – kaj inter ili figuras 764 infanoj senjuĝe ekzekutitaj, kaj 389 pafitaj de embuskitaj pafantoj », precizigas la raporto.

 

Kemiaj armiloj, senjuĝaj ekzekutoj kaj torturoj

Inter la 764 neplenaĝuloj senjuĝe mortigitaj, estas raportite ke « 112 estis torturitaj », inter kiuj kvin aĝaj je sep jaroj aŭ malpli kaj dek unu inter 8-jara kaj 12-jara, laŭ sama informfonto.

La raporto ankaŭ mencias, ke « 128 infanoj estis listigitaj kiel mortigitaj per kemiaj armiloj en Guta la 21an de aŭgusto 2013 », en atako atribuita de la siria opozicio kaj de la okcidentaj landoj al la prezidento Asad.

Tiu atako, kiu okazigis plurajn centojn da mortintoj, kaŭzis altiĝon de streĉoj kaj detruadon de la kemiaj armiloj de la siria reĝimo.

La raporto ankaŭ montras, ke « la knaboj aĝaj inter 13 kaj 17 jaroj estis plejofte viktimoj de celitaj murdoj, jen pafoj de tiraljoroj, jen ekzekutoj jen torturoj ».

La adoleskantoj estis ĝenerale pli celitaj ol la plej junaj infanoj, kaj duoble pli da knaboj ol knabinoj estis mortigitaj.

« La plej maltrankviliga en la konkludoj de tiu raporto estas ne nur la konsiderinda nombro da infanoj mortigitaj en tiu konflikto sed la maniero, laŭ kiu ili estas mortigitaj », opiniis Hana Salama, kun-aŭtoro de la raporto.

« Ĉiuj protagonistoj en la konflikto devas respondeci pri la protektado de la infanoj », ŝi gurdis. Kun-aŭtoro, Hamit Dardagan opinias, ke nur « daŭra paco kaj ne pliaj bomboj kaj kugloj » povas « certigi la sekurecon de la infanoj ».

http://www.huffpostmaghreb.com/2013/11/24/enfants-tues-conflit-syrien_n_4333383.html?utm_hp_ref=maghreb-international

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }