21/11/2013
La pakistana adoleskantino estis elektita en oktobro, por rekompenci ŝian engaĝiĝon favore al edukado de junulinoj, pro kio ŝi estis celita de la talibanoj.
La juna pakistana aktivulino por rajto al edukado Malala Yusafzaj, fariĝinta monda simbolo pri lukto kontraŭ religiaj ekstremismoj, ricevis merkredon la prestiĝan Sakarov-Premion por homaj rajtoj ĉe la eŭropa Parlamento. Sub aplaŭda tondro, la prezidanto de la Parlamento, Martin Schulz, enmanigis la premion al la 16-jaraĝa junulino asertante ke ŝi « donis esperon al milionoj da homoj »
« Mi lanĉas alvokon al la Eŭropaj landoj por ke ili helpu la Aziajn landojn, mian landon Pakistano-n, pri edukada kaj evoluada temoj », deklaris la adoleskantino, ridetante sub oranĝkolora vualo. « Tiu premio estas kuraĝigo en mia lukto » favore al la rajtoj de ĉiuj en edukado kaj protektado de infaneco, ŝi aldonis, antaŭ dudeko da eks-laŭreatoj.
Tial ke ŝi denuncis aŭtoritatismon de la talibanoj de 2007 ĝis 2009 en sia regiono de la valo Swat, nord-okcidente de Pakistano, kaj defendis la rajton de la junulinoj frekventi lernejojn, Malala Yusafzaj estis celita de armita viro la 9an de oktobro 2012 dum ŝi troviĝis en lerneja buso. Preskaŭ mortinte, ŝia batalemeco faris de ŝi internacian simbolon superŝutitan per honoroj kaj distingoj.
Unuanime elektita en oktobro de la prezidantoj de grupoj de la Eŭropa parlamento, ŝi estis preferita al la Usona Edward Snowden, aŭtoro de malkaŝoj pri tutmonda elektronika kontrolo efektivigata de Usono, kaj belorusaj malliberigitaj opoziciuloj.
La pakistanaj talibanoj reagis relanĉante morto-minacojn kontraŭ ŝi, dum la mulao Fazlula, suspektita pri iniciato en la atako kontraŭ ŝi, estras de oktobro la islaman ribelon en Pakistano.
La Sakarov-Premio rekompencas ĉiujare defendanton de homaj rajtoj kaj demokratio.