Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 novembre 2013 1 18 /11 /novembre /2013 18:18
Kataro : Amnestio denuncas la ekspluatadon de la migrantaj laboristoj en Kataro, gastiganto de la Futbala Mondpokalo 2022

18/11/2013

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/amnestio-denuncas-la-ekspluatadon-de-la-migrantaj-laboristoj-en

Internacia Amnestio maltrankviliĝis, dimanĉon 17an de novembro, pri la « zorgodonaj » laborkondiĉoj de la migrantaj laboristoj en Kataro, kiu akceptos la Futbalan Mondpokalon 2022.

La konkludoj de ties raporto, frukto de longa kaj diligenta enketo, montras « alarman nivelon de ekspluatado en la konstruada sektoro » kaj substrekas ke la dungado de la laboristoj similas en kelkaj kazoj al trudita laboro », deklaris la ĝenerala sekretario de Amnestio, Salil Shetty.

Estas simple nepardonebla ke tiom da migrantaj laboristoj estu senkompate ekspluatataj kaj senigitaj de iliaj salajroj en unu el la plej riĉaj landoj en la mondo », li aldonis. La organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj aliparte petis de la Internacia Federacio de Futbal-Asocio (FIFA) ke ĝi premu Emirato-n por ke ĝi plibonigu la kondiĉojn de la eksterlandaj laboristoj.

La prezidanto de FIFA, Sepp Blatter, indikis post vizito en Doho komence de novembro ke la respondeculoj de Kataro promesis ke « la leĝoj pri la laboro estos plibonigotaj aŭ estas plibonigataj ». « Ni renkontis respondeculojn kiuj sin deklaris pretaj agnoski ke problemo ekzistas » kaj estas pretaj « trovi solvojn », ankaŭ diris S° Shetty. Kataro indikis ke ĝi komisiis kabineton de internaciaj advokatoj por enketi pri la asertoj de ekscesoj, sed neis la akuzojn de moderna sklaveco.

« LABORKONDIĈOJ PENIGAJ KAJ DANĜERAJ »

En sia raporto, Amnestio mencias diversajn ekscesojn kontraŭ la elmigrantoj en Kataro, inkludante « nepagon de salajroj, laborkondiĉojn penigajn kaj danĝerajn, kaj skandalajn kondiĉojn de loĝado », kelkfoje sen klimatizado en sufoka varmo. La organizaĵo substrekas ke « dekoj » da eksterlandaj laboristoj estis blokitaj dum monatoj de iliaj dungantoj en Kataro, sola lando el la Golfo, krom Sauda Arabio, kiu trudas elirpremesilojn al la elmigrantoj.

S° Shetty citis la ekzemplon de grupo de 70 laboristoj de Nepalo, Sri-Lanko kaj aliaj nacioj kiuj « laboras por kompanio kiu konstruas prestiĝajn turojn en Doho, kaj kiuj ne estis pagitaj de naŭ aŭ dek monatoj, kaj havas plu nenion por manĝi ». Laŭ li, repondeculo de la ĉefa malsanulejo de Doho raportis ke « pli ol 1.000 personoj estis akceptitaj en 2012 en la traŭmatologia servo post falo en laboro ». Inter tiuj vunditoj, 10 % estis handikapitaj kaj « la morta procento estas signifa », indikas Amnestio.

Kataro estis plurfoje akuzitaj pro la malbonaj laborkondiĉoj kiuj regas tie. Internacia sindikata delegacio petis en oktobro de la Emirato ke ĝi tuj plibonigu la laborkondiĉojn de la migrantaj laboristoj dungitaj sur tiuj laborejoj. Ankaŭ UN freŝdate alvokis la Emiraton plibonigi la kondiĉojn de la migrantaj laboristoj, substrekante samtempe ke aranĝoj estis prenitaj en tiu senso. La brita ĵurnalo The Guardian publikigis fine de septembro enketon listigantan 44 mortintojn inter junio kaj aŭgusto sur laborejo de la lando. Tion, kion la aŭtoritatoj dementis.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2013/11/18/amnesty-denonce-l-exploitation-des-ouvriers-immigres-au-qatar-hote-du-mondial-2022_3515290_3218.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }