Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 novembre 2013 2 05 /11 /novembre /2013 18:26

05/11/2013

Pluraj iranaj politikaj malliberuloj komencis malsatstrikon por protesti kontraŭ la manko de alirebleco al taŭgaj kuracadoj en malliberejo, asertis lundon internaciaj organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj.

En komuna komunikaĵo, la Internacia Federacio pri Homaj rajtoj (IFHR), la Centro de defendo pri Homaj rajtoj (CDHR) kaj Ligo por defendo de Homaj rajtoj en Irano (LDHRI) alarmiĝas pri la decido de pli ol 80 «konsciencaj malliberuloj » ĉesigi sian nutradon post «senigo de medicinaj kuracadoj tamen necesaj».

Inter ili figuras la advokato Abdolfattah Soltani, fondinta membro de CDHR kun la Paca Nobel-Premio Ŝirin Ebadi. Malliberigitaj en la prizono de Evine, norde de Teherano, li komencis la 1an de novembro malsatstrikon «por protesti kontraŭ la rifuzo de la aŭtoritatoj pri kuracada asistado por dekoj da malliberuloj».

Ĉirkaŭ 80 malliberuloj ankaŭ lanĉis «tritagan malsatstrikon» en la malliberejo de Rajaiŝahr, apud Karaj, cent kilometrojn for okcidente de Teherano.

La strikantoj denuncas aparte la «entrudiĝojn» de la sekurecaj servoj dum delokigo de malliberuloj en la malsanulejoj kaj la rifuzon de la aŭtoritatoj pagi por multekostaj medicinaj kuracadoj.

«La aŭtoritatoj ŝajne agadas pro venĝo kontraŭ la konsciencaj malliberuloj, detenitaj nur ĉar ili plenumis siajn rajtojn. Krom torturaj agadoj suferitaj en provizara deteno kaj gravaj punoj, kiuj sekvas maljustajn procesojn, ili estas senigitaj de la necesaj medicinaj kuracadoj», asertis Karim Lahidji, prezidento de IFHR kaj plej timinda persono por la reĝimo.

«Dum la pasintaj jaroj, pli ol deko da konsciencaj malliberuloj mortis post sistemaj neglektaĵoj kaj oftege suspektaj ene de la iranaj malliberejoj», denuncis Ŝirin Ebadi, prezidento de CDHR kaj laŭreato de la Paca Nobel-Premio 2003 kaj kiu vivas nun en ekzilo.

La NRO alvokas la internacian komunumon aprobi projekton de rezolucio ĉe UN, kiu respegulos «la evidentajn malobservadojn de Homaj rajtoj en Irano».

En publika raporto publikigita pasintsemajne, la speciala raportisto de UN pri homaj rajtoj en Irano Ahmed Ŝaheed vidis «neniun pliboniĝon» malgraŭ la promesoj de la nova modera irana prezidento Hassan Rohani.

De post lia elekto en junio, Irano liberigis plurajn aktivulojn pri homaj rajtoj, inter kiuj la advokato Nasrin Sotudeh laŭreato de la Saĥarov-Premio 2012, malliberigitaj interalie ĉar ili denuncis fraŭdojn dum reelektado de la prezidento Mahmud Ahmadineĝad en junio 2009.

Teherano kvalifikis la raporton de S° Ŝaheed kiel «ne objektiva kaj ne produktiva ekzerco», forpuŝante «akuzojn malpravajn kaj ne aktualajn».

http://www.lapresse.ca/international/moyen-orient/201311/04/01-4707140-iran-greve-de-la-faim-de-prisonniers-prives-de-traitements-medicaux.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }