Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 novembre 2013 5 22 /11 /novembre /2013 23:00

22/11/2013

La junulinoj estas ekspluatataj de oficejoj pri dungado kaj varbado, kiuj allogas ilin per altaj salajroj, asertas Internacia Amnestio en raporto publikigita en Honkongo.

Fakte, la junulinoj estas senigitaj je siaj legitimaĵoj, kaj devas pagi altajn sumojn al tiuj agentejoj kontraŭ malindaj laborkondiĉoj, laŭ la organizaĵo pri homaj rajtoj.

« Ekde la momento, kiam la virinoj konsentas subskribi por labori en Honkongo, ili falas en ekspluatadan kaptilon, kiu en kelkaj okazoj, similas modernan sklavismon », denuncis Norma Kang Muico, specialisto pri la migrantaj rajtoj en Azio-Pacifiko ĉe Amnestio.

La raporto akuzas Indonezion pri pasiveco en tiu afero. « La aŭtoritatoj elvokas naciajn leĝojn supozatajn protekti tiujn virinojn, sed tiuj leĝoj estas malofte aplikataj », substrekas S-ino Muico.

En Komunikaĵo, la Honkonga ministrejo de la Laboro indikas, ke ĝi estas « deciditaj protekti la rajtojn » de la indoneziaj hejmlaboristinoj, « Ĉiuj pruvitaj ekscesoj estos persekutataj », li aldonas.

Preskaŭ 300.000 eksterlandaj hejmlaboristinoj laboras en Honkongo, inter kiuj plimulto devenas de Sud-Orienta Azio, ĉefe de Filipinoj kaj Indonezio.

La raporto de Amnestio, laŭ kiu du trionoj el la hejmlaboristinoj suferas pri psikologiaj aŭ fizikaj perfortoj, enhavas nerefuteblajn atestojn.

« Ŝi ordonis al la hundoj, ke ili mordu min »

« La virino regule maltraktis min fizike. Iam, ŝi ordonis al siaj du hundoj ke ili mordu min, raportis 26-jaraĝa junulino veninta de Ĝakarto.

« Mi estis mordita dufoje. Ŝi filmis la okazaĵon per sia poŝtelefono, kaj ŝi rigardis ĝin senĉese, ridante ».

Unu intervjuita virino en tri ne havas permeson forlasi la hejmon de sia dunganto. Multaj raportas pri fizikaj kaj seksaj perfortoj kaj asertas, ke ili suferas pro malsato, dum longaj labortagoj – po averaĝe 17 horojn tage – kaj mizeraj salajroj.

Laŭ Eman Villanueva, porparolanto de Asian Migrant Coordinating Body, asocio pri defendo de la rajtoj de migrantaj laboristoj, la aŭtoritatoj de Honkongo « favoras socian eksiĝon » traktante la dungitojn kiel « ĵetindajn varojn ».

Fine de septembro, honkonga paro estis respektive kondamnita al pli ol kvin kaj tri jaroj da mallibereco, tial ke ĝi suferigis veran inferon al sia indonezia hejmlaboristino, bruligita per gladilo, aŭ frapita per bicikla ĉeno.

Amnestio pridemandis 97 indoneziajn hejmlaboristinojn, kaj konfirmis siajn konkludojn per enketo de la Unio de migrantaj laboristoj de Indonezio ĉe 1.000 virinoj.

Kompare kun aliaj landoj de Sud-Azio, Honkongo garantias relativan protektadon pri rajtoj de la hejmservistinoj : ili havas po unu feritagon semajne, feriojn, minimunan garantiatan salajron (po 387 eŭroj monate, plus kuŝlokon kaj manĝaĵon), kaj ripoztagojn pro malsano.

Ilia restado tamen dependas de la kontrakto: post fino de la kontrakto, se ili ne trovas novan laboron, ili estas rehejmenigitaj. kio povas malkuraĝigi la plej vundeblajn plendi, okaze de ekscesoj fare de iliaj dungantoj.

http://www.20minutes.fr/monde/1252865-20131121-amnesty-domestiques-indonesiennes-hong-kong-reduites-esclavage

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }