Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 novembre 2013 5 08 /11 /novembre /2013 11:31
Arkto : Liberigu niajn aktivulojn

08/11/2013

La18an de septembro matene, du aktivuloj de Greenpeace International estis arestitaj dum ili protestis kontraŭ la borprojektoj en Arkto sur platformo de Gazprom, la Prirazlomnaya, en Pechora maro.

Ili estis detenitaj sur ŝipo de la rusaj aŭtoritatoj dum nokto, sen klaraj akuzoj, kaj sen leĝa reprezentanto.

Tagon poste, 19an de septembro, la rusa margardistoj, el tute kontraŭleĝa maniero, atakis la ŝipon de Greenpeace, Arctic Sunrise, dum ili troviĝis ekster la rusaj teritoriaj akvoj kaj arestis 30 membrojn de la ŝipanaro, sub minaco de pafiloj.

Ĉiuj membroj de la ŝipanaro estis retenitaj sur la ŝipo, sub kontrolo de armitaj gardistoj, dum Arctic Sunrise estis remorkita ĝis Murmansko.

Alveninte, la ŝipanaro estis kondukita en malliberejon, kie ili estis detenitaj kaj pridemanditaj de la rusaj aŭtoritatoj. Post apero antaŭ la tribunalo de Murmansko, ĉiuj niaj aktivuloj, kaj fotisto kaj kadristo sendependaj, estis provizore kondamnitaj al 2 monatoj dum la tempo de enketo pri pirateca agado.

Ĝis la 23a de oktobro, la 30 el Arkto estis akuzitaj pri pirateco.

Hodiaŭ, ili estas persekutitaj pri huliganismo. Ili riskas ĝis 7 jaroj da malliberejo en Rusio tial ke ili volis intermeti sin kontraŭ media krimo.

Protekti la klimaton ne estas krimo, tio estas neceseco ! Ni petas tujan liberigon de niaj aktivuloj kaj membroj de ŝipanaro, kaj haltigon de boradoj en Arkto.

Petskribo: http://www.greenpeace.org/france/fr/getinvolved/free-our-activists/

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }