Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 novembre 2013 1 11 /11 /novembre /2013 18:07
11-an de novembro 1887 : pendumo de la anarkiistoj de Ĉikago

11/11/2013

La 11an de novembro 1887, en Ĉikago, ĉe la 11a kaj duono en la korto de la malliberejo, ekzekuto per pendumo de la anarkiistoj August Spies, Albert Parsons, Adolph Fischer, George Engel (kondamnitaj al morto la 20a de aŭgusto 1886 post la tradedio de Haymaket).

Louis Lingg, siaflanke, memmortigis sin tagon antaŭe en sia ĉelo. Samuel Fielden, Michael Schwab estas senditaj al ĝismorta punlaborejo kaj Oscar Neebe estas malliberigitaj por dek kvin jaroj.

Ĉefaj gvidantoj de la usona anarkiisma kaj sindikatisma movado, ili estas senkulpaj viktimoj de subpremo kondukita de mastraro kiu volis rompi la depostulan movadon kiun la anarkiistoj naskis la 1an de majo 1886 por 8-hora labortago.

La 3an de majo 1886, la polico kaj la mastraj milicoj mortigis du strikantajn laboristojn, en la uzino McCormick. La 4an de majo dum protesta mitingo en Haymarket, bombo estas ĵetita al la polico kiu alsturmis homamason, masakro sekvas. Ago de ekzaltito aŭ de provokisto de polico aŭ mastraro, la vera farinto restas nekonata.

Tiuj tragikaj eventoj estas je origino de la 1a de majo, tago de internaciaj luktoj.

Grandega defilado sekvis la funebron de tiuj aktivuloj, la 13an de novembro.

La 25an de junio 1893, la guberniestro de Ilinojso, John Altgeld, demonstris la nekulpigon de la akuzitoj. La mortintoj estis tiam rehonorigitaj kaj Samuel Fielden, Michael Schwab kaj Oscar Neebe malliberigitaj post sep jaroj da punlaborejo.

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }