/image%2F0553642%2F201310%2Fob_4325dbb564f065db419d16987c88e991_petersburgo.jpg)
Foto:Aktivulo de la samseksema kaŭzo estas arestita de la polico en Sankt-Peterburgo en Rusio, la 29an de junio 2013. | REUTERS/ALEXANDER DEMIANCHUK
La rusa polico arestis 67 personojn post interpuŝiĝoj inter defendantoj de la rajtoj de samseksemuloj kaj iliaj oponantoj sabaton dum manifestacio en Sankt-Peterburgo.
Dekkvino da aktivuloj de la samseksema kaŭzo provis kolektiĝi sur loko jam okupita de manifestaciantoj kontraŭ-gejaj, inter kiuj kelkaj estis alivestitaj en kozakoj aŭ ortodoksaj pastroj. Maljunaj virinoj kantantaj preĝojn ankaŭ ĉeestis.
« La homofobiuloj dispelis la kolektiĝon kun helpo de la polico », deklaris Natalia Tsymbalova, organizanto.