
17/10/2013
Ĝenerala vidado de la israela kolonio de Migron en Cisjordanio| REUTERS/BAZ RATNER
Laŭ komunikaĵo de la kontraŭ-koloniada NRO «Paco nun», publikigita ĵaŭdon 17an de oktobro, la nombro de loĝejoj konstruitaj de Israelanoj en la okupaciataj teritorioj de Cisjordanio kaj Jerusalemo-Oriento kreskis je 70% dum la unua jarduono de 2013, kompare kun la sama periodo de 2012.
1.708 konstruaĵoj estis lanĉitaj inter januaro kaj junio 2013, kontraŭ 995 en 2012.
124 aktualaj konstruaĵoj situas en sovaĝaj kolonioj, alidirite instalaĵoj, kiuj ne ricevis la necesajn permesojn de la israelaj aŭtoritatoj.
Dum la Palestinanoj reprezentas 90% el la loĝantaro en la Jordana valo, t.e 80.000 personoj, ili ne fakte povas aliri siajn terojn, kiuj estis plejparte transmetitaj al la kolonioj, kie vivas 6.500 israelaj kolonianoj.
Krom konstruado de loĝejoj, tiuj-ĉi trudiĝas per agrikultura ekspluatado sur 9.300 hektaroj, teritorioj konsiderataj kiel palestinaj de la internacia komunumo.
La internacia komunumo kondamnas la israelajn koloniajn aktivecojn, ne farante distingon inter kolonioj leĝaj kaj sovaĝaj.