Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 octobre 2013 2 15 /10 /octobre /2013 18:43
Francio : manifestacio kontraŭ puno de la klientoj de sekslaboro kaj por rajtoj de la sekslaborist(in)oj

15/10/2013

Sur tabuleto : klientoj punitaj = prostituit(in)oj murditaj

SABATON 26an de OKTOBRO

Deirpunkto 13h place Clichy en Parizo

« La sekslaborist(in)oj ne lasos sin murdi. Tiu leĝprojekto ne devas efektivigi. Puni la klientojn, estas submeti la sekslaborist(in)ojn al pli kaj pli da subpremo, stigmatizado, necerteco.

La registaro asertas ke ĝi deziras protekti nin, sed tiu leĝo nur senigos nin de niaj gajnoj, endanĝerigos nian sanon, nian sekurecon…»

http://site.strass-syndicat.org/2013/10/manifestation-contre-la-penalisation-des-clients-du-travail-sexuel-et-pour-les-droits-des-travailleur-se-s-du-sexe/

Manifesto kontraŭ puno de la sekslaborist(in)oj kaj ties klientoj

Kia ajn estu niaj opinioj pri prostituado, niaj organizaĵoj estas unuanimaj por aserti ke la prostituit(in)oj ne devas esti punitaj. Pro tio, la delikto pri publika allogo devas esti nuligita kiel eble plej rapide kaj sen kondiĉoj.

Ni estas ankaŭ unuanimaj por konsideri ke la puno de la klientoj ne malaperigos prostituadon, sed pliigos necertecon de la prostituit(in)oj trudante ilin al pli da kaŝado, kaj forigos ilin de la asocioj pri subteno kaj prevento.

Izolitaj unuj de la aliaj, la prostituit(in)oj estos pli submetitaj al riskoj de perfortoj, ekspluato, kaj infektado je aidoso kaj seksume transdoneblaj malsanoj.

Tiu dispono plifortigos la statuson de la prostituit(in)oj kiel sociaj neadaptitoj, stigmatizanta statuso kiu devas esti nuligita.

Konsideri ke la prostituit(in)oj devas esti traktitaj kiel neplenaĝuloj sen kapableco esprimi sian konsenton, metas ilin en kategorio de apartaj civitanoj, favoras la stigmatizadon kaj diskriminaciajn praktikojn.

Male, ni deziras ke ili estu protektitaj de la leĝo.

Ni, organizantoj subskribintaj de tiu manifesto, petas tujan abrogacion de la delikto pri publika allogo kaj kontraŭas ĉian punon kontraŭ la klientoj de prostituit(in)oj, sub ia ajn formo.

http://site.strass-syndicat.org/2013/09/manifeste-contre-la-penalisation-des-prostituees-et-de-leurs-clients/

Subskribintoj : http://droitsetprostitution.fr/1/index.php/a/7-manifeste-contre-la-penalisation-des-prostituees-et-de-leurs-clients

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }