31/10/2013
Laŭ la televidkanalo ABC, du el la kvin membroj de la direktoraro havas rektajn interesojn en la minindustrio de Aŭstralio.
La entrepreno taskita pri protektado de la Granda Koralrifo en Aŭstralio estis la celo de akuzoj merkredon 30-an de oktobro. Du el ties administrantoj, Tony Mooney, direkcia kadro de la firmao pri karbo-ekstraktado Guildford Coal, kaj Jon Grayson, akciulo de servo-firmao sur la gas-kampoj havas rektajn interesojn en la landa minindustrio. La organizaĵoj pri medidefendado petis do ilian demision.
Laŭ la Aŭstraliaj verduloj, «Ili ĝenas la landon sur internacia scenejo», dum Unesko freŝdate minacis ellistigi la Grandan Koralrifon el la monda heredaĵo de la homaro pro la minaj projektoj en la regiono.
La ministro pri medio Greg Hunt ordonis malfermon de enketo post malkaŝo, fare de la televidkanalo ABC, de la konflikto de intereso de ambaŭ homoj, kiu ekzistas en la direkcio de la mara parko de la Granda Koralrifo.
Tony Mooney kaj Jon Grayson partoprenis pasintjare al direktorara kunveno dediĉita al la konstruado de minaj havenoj sur la marbordo de la Ŝtato Kvinslando, kiu frontas la Grandan Koralrifon. La sciencaj konsilistoj de la direktoraro proponis malpermesi la konstruadon de terminaloj «suspektitaj de difektado de la marborda diverseco». Sed la direktoraro, kiu ne publikigas siajn diskutojn, diskonigis komunikaĵon stipulantan simple, ke la efiko sur la medio estos «ŝlosil-elemento» en iliaj taksadoj.
Ili ankaŭ petis pliajn konsultadojn kun la minindustrio.
La Granda Koralrifo etendiĝas laŭ 345.000 km2 laŭlonge de la orienta aŭstralia marbordo, kaj konsistigas la plej vastan rifan ensemblon en la mondo kun 3.000 rifaj «sistemoj» kaj centoj da tropikaj insuloj.
La rifo perdis pli ol duonon el ties koraloj dum la dudek sep pasintaj jaroj, pro meteorologiaj, klimataj kaj industriaj efikoj.