16/04/2014
Brazilo permesis la 10an de aprilo komercan dissemadon en medio de transgena moskito, raportas la asocio Inf'OGM.
« Tiu sterila transgena moskito estas supozata lukti kontraŭ dengo, malsano kiu plu okazigas multajn viktimojn en la tropikaj landoj, eksplikas la asocio.
Sed ĝi ankaŭ kaj ĉefe estas la unua transgena besto kiu estas permesita je grandskala dissemado en medio ».
La brita firmao Oxitec, profitanto de la permeso, planas kontroli la populacion da moskitoj, vehiklo de dengo per ties transgenaj sterilaj moskitoj. Por tio, ĝi realigis provojn en kampoj de Malajzio, en la Kajmana Insularo kaj Brazilo. Sed strange, miras Inf'OGM, la provoj planitaj en Florido neniam okazis.
Pluraj NROj, kiel la brazila asocio AS-PTA, denuncas la mankojn en la dosiero pri permespeto, la malbonan konsultadon de la publiko, eĉ la foreston de efiko de tiu strategio de lukto kontraŭ dengo, kaj gravajn riskojn por homa imuneco, raportas Inf'OGM.
Ni pensas ke la profito por medio, kunigita al la nuna bonega efiko, faras de la moskito de Oxitec novan valoregan ilon por la sanitaraj aŭtoritatoj en la tuta mondo por kompletigi la ekzistantajn strebojn en la lukto kontraŭ la moskitoj kiuj disvastigas dengon », ĝojis siaflanke Hadyn Parry, prezidanto de Oxitec.
http://www.actu-environnement.com/ae/news/moustique-transgenique-bresil-dissemination-21406.php4