20/05/2013
VIDEO: http://www.youtube.com/watch?v=XQI0z6L9pQc
En Ĉinio, centoj da personoj manifestaciis pasintan ĵaŭdon en Kunmingo sude de la lando, por denunci petrokemian projekton.
La prokekto celas produktadon de paraksileno, petrola derivaĵo uzita en fabrikado de poliestero.
La loĝantoj denuncas la danĝerecon de tiu projekto kaj la minacon al la medio.
« Ili volas disvolvi projekton kiu detruos nian medion, asertas unu el la manifestaciantoj. Sed por ili, kio gravas, estas generi profitojn ».
Tio estas la dua fojo en kvin dek tagoj ke tia manifestacio estas organizita en Kunmingo, ĉefurbo de la provinco Junano. La loko supozata akcepti la uzinon estas situata ĉe la elirejo de la urbo.
La projekto estis lanĉita de la ĉefa ĉina firmao pri hidrokarbonoj.
Dum tiuj pasintaj monatoj, pluraj similaj laborejoj devis interrompiĝi pro la premo de manifestaciantoj.