Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 septembre 2013 3 11 /09 /septembre /2013 09:09
Ĉilio : la juĝistoj pardonpetas pro sia neagado dum la registaro de Pinochet

11/09/2013

Senprecedencaj pardonpetoj. La asocio de juĝistoj de Ĉilio petis pardonon ĉar ĝi mankis sian devon protekti la viktimojn de la diktaturo de Aŭgusto Pinochet, kiu okazigis 3.000 mortintojn.

« La momento estas alveninta petis pardonon de la viktimoj, iliaj parencoj kaj ĉilia socio, deklaris la juĝistoj, merkredon 4an de septembro. Ni devas klare diri kaj agnoski : la juĝpotenco – kaj aparte la ĉi-epoka Ĉefkortumo – mankis sian devon pri defendo de fundamentaj rajtoj kaj protektado de la viktimoj fronte al la ekscesoj de la Ŝtato ».

Ilia novaperinta deklaracio estis publikigita kelkajn tagojn antaŭ la 40a datreveno de la militista puĉo kiu renversis la registaron de la socialista prezidento Salvador Allende kaj instalis ĉe la potenco la generalon Pinochet la 11an de septembro 1973.

Inter 1973 kaj 1990, ĉirkaŭ 3.200 personoj mortis aŭ malaperis, laŭ la organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj.

Ĉirkaŭ 5.000 protektopetoj por la malaperintoj aŭ personoj kontraŭleĝe detenitaj estis forĵetitaj sub la diktaturo de la ĉiliaj tribunaloj, kiuj pretekstis ke ĝi ne havas informojn pri tiu temo.

Reagante ĉe la televikanalo CNN Chile al la deklaracioj de la juĝistoj, la prezidanto de la Ĉilia Ĉefkortumo, Hugo Dolmetstch, agnoskis ke ĉi-epoke « la Ĉefkortumo apogis la puĉon », rifuzante tamen peti pardonon tiom en sia nomo kiom en la nomo de la Kortumo, opiniante ke li ne « estas en kondiĉo por respondi », tial ke la temo ne estis debatita de lia administracio.

Li tamen menciis ke la Ĉefkortumo certe elvokos la demandon pri sia « kulpo », « kaj ke estos necese decidi ĉu jes aŭ ne ĝi devas tion fari, sed io okazos pri tiu temo ».

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/09/05/chili-les-juges-s-excusent-pour-leur-inaction-sous-pinochet_3471418_3222.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }